Ernest Miller HEMINGWAY (naskiĝis la 21-an de julio 1899, mortis la 2-an de julio 1961) estis usona romanisto, novelisto kaj ĵurnalisto. Li famiĝis pro sia ekonomia, subteksta stilo kiu forte influis 20-a-jarcentajn verkistojn post li. Li naskiĝis en Oak Park, Ilinojso, kaj komence laboris kiel ĵurnalisto por la Kansas City Star. Li provis membriĝi en la usona armeo dum la Unua Mondmilito, sed li ne estis akceptita kaj anstataŭe li volontulis en decembro 1917 al regimento de la Ruĝa Kruco kiu laboris ĉe la Itala fronto. Tie, li estis severe vundita en mortera atako; dum li resaniĝis en hospitalo, li enamiĝis al Agnes von Kurowsky, usona flegistino en la Ruĝa Kruco kiu estis sep jaroj pli maljuna ol Hemingway. Post la milito, Hemingway atendis, ke ŝi revenos al Usono post li kaj ili edziĝos; anstataŭ, ŝi sendis leteron al li en marto 1919, kiu diris, ke ŝi jam edziniĝis al itala oficiro. Tiuj spertoj poste influis la intrigon de lia unua furorlibro, Adiaŭo al Armiloj (1929). Post lia reveno al Usono, li renkontis sian finan unuan edzinon, Hadley Richardson; ili geedziĝis en septembro 1921. Post du monatoj, li aliĝis kiel eksterlanda korespondanto por la Toronto Star ĵurnalo kaj la paro translokiĝis en Parizo.
En Parizo, li renkontis multajn aliajn gravajn verkistojn, kiel Gertrude Stein, James Joyce kaj Ezra Pound. Stein aparte prezentis lin al tio, kion ŝi nomis la "Perdita generacio": elmigrintaj artistoj kaj verkistoj kiuj estis regulaj klientoj ĉe la salono de Stein. Hemingway finfine popularigis la terminon kreitan de Stein, en la epigrafo de lia dua romano, La suno ankaŭ leviĝas, kiu estis eldonita en 1926. La romano cementis Hemingway kiel grandan aŭtoron, kaj hodiaŭ estas konsiderata unu el liaj plej grandaj romanoj. Tamen, lia edziĝo al Richardson malboniĝis dum la verkado de La suno ankaŭ brilas, kaj ili divorcis en januaro 1927; Hemingway edziĝis kun Pauline Pfeiffer en majo, sed ili estis jam en amafero ekde 1926 dum lia edziĝo al Richardson. Pfeiffer gravediĝis antaŭ la fino de la jaro, kaj volis translokiĝi reen al Usono. John Dos Passos rekomendis Key West, kaj ili forlasis Parizon en marto 1928. Hemingway neniam plu loĝis en granda urbo post kiam li forlasis Parizon.
[LABORO EN PROGRESO]